Skip to main content

Full text of "(BitArkivo.org) KonstruForumo (KoFo) - Numero 20, Januaro (2010)"

See other formats


Konstru-Forumo 


20 

Januaro 2010 

_ Jan VVerner, _ 

Enkonduke al la 20-a numero 

En la lasta KF 19 mi esprimis la ĝeneralan konscion, ke la konstrufako prezentas tro vastan nociaron, 
kiu teme superas profesian specialiĝon de la multaj en nia teamo... Ĝuste pri tio aludis Remy Bouchet en sia 
lasta mesaĝo: La nuntempe traktataj temoj estas por mi preskaŭ tute fremdaj, miaj studoj estis limigitaj al 
mia faka temo „ŝtalkonstruktoj“. Tamen la kolego Bouchet kontribuis, mi tre dankas al li. Li aldonis la infor- 
mon: Ne ĝenas min, ke vi aperigas ankaŭ gramatikaĵojn kaj tetrminologiajn principojn. 

Fabien van Mook al la afero menciis: Mi bedaŭras, ke kelkaj forumanoj ne sukcesas reagi al diskutoj. 
Unu eblan kaŭzon vi ne menciis: por momento oni simple lacas pri foruma laboro, aŭ por momento oni 
simple ne havas tempon, sed iom poste oni reaktivos... Mi konsentas pri la ĝis nun izita labormetodo de la fo- 
rumo. La gramatikaj kaj aliaj fonaj informoj, kiujn vi traktas en la cirkuleroj, estas utilaj. Eble indas inventari, 
kiuj kunlaborantoj havas ekzemple PAG, vian Terminologian kurson (1986) k.a. Se ĉiuj havas, vi ne devas 
tajpi, sed sufiĉas referenci... 

Fine de ĉi tiu KF mi (WE) demandos pri la studmaterialo. Ankaŭ mi demandos pri faka specialiĝo de la 
membroj. Mi estas informita nur pri kelkaj el vi (Fabien van Mook, Remy Bouchet), pri la ceteraj mi povas 
nur konjekti, kiu segmento de nia fako estas al ili proksima. 

Ankoraŭ mi aldonas, ke fine de la jaro 2009 kaj nun komence de 2010 mi estis eksterordinare okupita 
per kelkaj taskoj sen rilato al KF, la nuna KF do iom malfruas. Mi petas pri via pardono. WE 

La sekretario de TAKE informas 

La 15-an de januaro mi ricevis la informon de s-ro Edmond Ludwig: Kompreneble ni akceptas, ke vi 
zorgu pri JARKOLEKTO 2010 kaj mi jam antaŭdankas al vi... Kelkaj informoj: 

Eble vi vidis la anoncon, kiun ni publikigis en la revuo ESPERANTO. Bedaŭrinde ĝis nun venis neniu 
eĥo ! Sed post kelka tempo mi startigos alian pli ampleksan kampanjon ĉe la prezidantoj de naciaj Esperanto- 
asocioj. Sed antaŭ ol fari ion ajn plian, mi ĉion klarigos al vi kaj ĉiuj estraranoj. 

Alia informo: antaŭ du horoj mi tagmanĝis kun la dekano de la Fakultato pri Lingvoj en Mulhouse, 
kiu kreis kurson tutoficialan kaj kie mi instruas. Tagmanĝis kun ni la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta 
kaj Cyrille Hurtsel, kiu estas respondeculo pri komunikado ĉe ESPERANTO-FRANCE kaj kiu instruas Espe- 
ranton en Konsilio pri Eŭropo en Strasburgo. Antaŭ la invito ni vizitis la dekanon de la Nacia Altlernejo pri 
Ĥemio, kiu estas amiko de Cyrille. Eble iom post iom venos studentoj de la sciencaj fakoj al mia kurso. 
Montro de JARKOLEKTO impresis! Kun plej esperantistaj salutoj! ;Edmond Ludwig 

Alvoko por la Jarkolekto de TAKE 2010 

Mi (WE) kredas, ke artikolon por la jarkolekto kompilos ĉiu regula kunlaboranto. Kore mi invitas 
ankaŭ la okazajn legantojn, parencajn profesiulojn, lige kun konstrufako kaj arĥitekturo vi povas elekti 
temon, kiu la legantojn klerigos fake, eventuale ankaŭ faklingve, ĉar ĝuste la leksiko de nia fako estas tereno 
bezonanta multe da nia atento kaj polurado. 

La kontribuojn mi ŝate ricevos antaŭ la fino de junio 2010. Mi petas, ke vi anticipe informu min pri la 
temo de via artikolo, kvankam mi principe ne volas temojn limigi alie ol per la fako «konstruado» inkluzive 
de ĉiuj subfakoj kaj metioj. La amplekso ne estas fiksita. Por simpla temo sufiĉas unu paĝo. 

Kontaktoj 

Fabien van Mook esprimas kontenton, ke niaj forumaj decidoj havas ŝancon enveni la venontan versi- 
on de la nova PIV. Krome li demandas: Ĉu eblas havi elektronikan eltiraĵon kun la vortoj (kaj ties artikoloj), 
kiuj en NPIV havas la vinjeton «konstruado/arĥitekturo/k.s.»? Super tiu listo la forumo povus diskuti kaj 
provadi modifojn, korektojn. WE: Mi provos ricevi la koncernan respondon de la reviziintoj. 

Michel Duc Goninaz: Dankon pro la sendo de Konstru-Forumo 19, kiu enhavas tre gravajn proponojn 
kaj diskutojn pri fakaj terminaroj. En ĝi estas tuŝita ankaŭ la tradicia po-problemo. Mi sendas al vi ĉi-kune 
mian tiuteman artikolon, publikigitan en 2007, "Kiel la anĝela PO povas helpi vin por ricevi dolarojn, manĝi 
pomojn kaj eble ĉesigi la fumadon", La Ondo de Esperanto, n-ro 6, p.10-12. Koran saluton, M. Duc Goninaz 

Profesoro Erich-Dieter Krause: Tre ŝatata kolego, permesu, ke mi diru al vi: Via laboro por kaj per 
KONSTRU-FORUMO estas ege aplaŭdinda. Mi bedaŭrus, se mi ne plu ĝin ricevus. Samideane via 
Erich-Dieter Krause. 


113 



D-ro Heinz Hoffmann, estro de la Terminologia Komisiono de IFEF: En Ko-Fo 19 vi informis, ke 
Klaŭdo Roux invitas partopreni en aktualigo de NPIV, kiu povus reeldoniĝi post tri jaroj. Mi jam notis kel- 
kajn necesajn korektojn en mia fako. Unu el ili koncernas kaj fervojon kaj konstruon, nome la temon TALU- 
SO. Sekve mi rekomendas pridiskuti ĝin ankaŭ en TAKE. Vidu la aldonitan dosieron. Afable salutas... 

D-ro Zlatko Hinŝt: Mi sendas al vi novan kontribuaĵon, samtempe respondon kaj reagon al niaj 
ĝisnunaj diskutoj por aldon(aĵ)o de nova Ko-Fo. Mi petas ke vi ne ignoru min kaj miajn argumentojn, faktojn, 
klopodojn ktp. WE: Mi dankas. La novan kontribuaĵon mi almetos ekspedante KF 20. 

Speciala lingvo laŭ la normo ISO 1087-1:2000 - parto 3.1.3 

La ĉefa celo de KF estas serĉi kaj trakti fakajn nocioj, kiuj en Esperanto estas ankoraŭ sen nomindiko. 
Tamen, traktante niajn temojn, ni devas uzi kompleksan lingvon, obeante ĉiujn regulojn de la lingva sistemo, 
inkluzive de la reguloj vortofaraj, gramatikaj, semantikaj, sintaksaj. Speciala lingvo, ofte nomata ankaŭ faka 
lingvo, estas la tuto de ĉiuj lingvaj rimedoj, kiuj uzatas sur difinita, fake limigita komunika kampo, ĝi certigas 
la interkompreniĝon de homoj, kiuj agas sur tiu komunika kampo. 

Mi do petas vian konsciemon, se mi laŭbezone atentigas pri la aferoj lingvaj, kiujn vi eble taksas kiel 
marĝenajn, sen rilato al la celo de Konstru-Forumo. Mi admonas, ke la reguloj de ĝenerala lingva sistemo 
apartenas ankaŭ al speciala lingvo, nia faka lingvo. Estas necese studi ĝin kaj apliki senerare. 

En la numeroj 18-a kaj 19-a mi menciis la prepozicion po, neĝuste aplikitan en la kontribuo de D-ro 
Zlatko Hinŝt. Decembre mi ricevis de li 13-paĝan traktaĵon titolitan „Komentoj kun elektitaj fragmentoj el re- 
tejoj kaj aliaj fontoj pri prepozicio «po»“, en kiu li komence citas la ĝustan signifon de la prepozicio po laŭ 
respektindaj aŭtoroj, sed la esencan pliparton D-ro Z. Hinŝt dediĉas al argumentado pere de referencoj al mul- 
taj malĝustaj fontoj. Tia argumentado estas vana, la referencoj estas senvaloraj, la tempo uzita por la serĉado 
estas perdita. Mirige estas, ke la prepozicion erare uzas eĉ funkcie famaj personoj, ekzemple D-ro Werner 
Bormann. En la traktaĵo estas liaj pluraj misaj aplikoj de po, mi elektas nur du: mia aŭto kaŭzas kostojn in- 
ter 54,3 pfenigoj po kilometro; Meze estas 60 pfenigoj po kilometro (en la teksto titolita „La merkato de 
trafikservoj“, ĉerpita el la studmaterialo por kurso okazinta dum la 11-a Sanmarina Universitata Semajno en 
aŭgusto kaj septembro 1992 - AIS-Teksto n-ro 101). 

En la ricevita teksto estas ankaŭ tiu ĉi admono (citita sen lingvaj korektoj): En redaktado s-ro Werner 
substrekis ilin en aperinta teksto uzitajn prepoziciojn po en teksto kiel po. Tiel leganto povas ricevi impreson 
pri lingve nekompleta aŭtoro kiu pretednas multe esprimi en sia teksto sed eraras en gravaj gramatikaj 
detaloj. Laŭ korekta konduto kaj respekto al aliaj aŭtoroj, estas necese esti sindetenata kaj doni al aŭtoro 
ŝancon por prezenti sian tekston sen intevenoj kun signoj de korektado, eĉ en originala formo. Ekzistas 
ebleco por recenzento, korektanto, redaktoro, malfermi tiam rimarkojn (Rim) kaj esprimi sian kritikon, 
rekomendon, opinion ktp. S-ro Werner ne faris tion, sed rekte „korektis“ tekston kiel kompetenta profesoro 
laŭ eraroj de sia(j) \ernantoQ). 

S-ro Hinŝt ne havas ĝustan scion pri redaktado. En ĉiu serioza redakcio estas praktikata ankaŭ lingva 
redaktado, ne estas imageble (konscie) publikigi tekston lingve eraran. Malgraŭ tiu redakcia principo, en la 
18-a n-ro de KF mi lasis la tekston de la aŭtoro Z. H. sen gramatkaj korektoj (enkonduke mi tie menciis 
„konservante lian lingvan prezenton inkluzive de nekompleta interpunkcio“), mi atentigis nur pri la plurfoje 
ripetita eraro koncerne la prepozicion po, kiun mi tie grasigis kaj substrekis - jes, instrucele. La kulpigo de 
mia persono flanke de Z. H. estas do neprava. Lian lastan 13-paĝan kontribuaĵon mi ne publikigas, sed mi 
sendos ĝin aparte al ĉiuj kunlaborantoj, kiuj povas la traktaĵon komenti aŭ rekte al la aŭtoro aŭ al mi. 

E1 la grupeto de KF-legantoj kontribuis al la temo Claude Longue-Epee. A1 li ne plaĉas la 
francmaniera esprimeblo de «po» en la Fundamento, kiun mi en KF 19 prezentis: Li mesaĝis, ke la tradukoj 
al la franca ŝajnas al li konfuzigaj. Liaopinie la taŭga interpreto estus : „a raison de“ sekvata de numeralo 
(esprimata aŭ subaŭdata). 

Nun mi fermos la bedaŭrindan kaj neatenditan diskuton pri «po» per tri referencoj (A, B. C), unue mi 
prezentos la vortojn de L. L. Zamenhof: 

A. En la Lingva respondo 42 en La Revuo el aŭgusto 1908: 

La vorto «po» antaŭ iu esprimo de mezuro signifas, ke tiu mezuro rilatas ne al ĉiuj personoj aŭ objektoj 
kune, sed al ĉiu aparte; ekzemple: ili ricevis po kvin pomoj = ne ĉiuj kune ricevis 5, sed ĉiu el ili aparte 
ricevis kvin pomojn; la drapo kostas po 2 spesmiloj por metro = ĉiu metro (ne la tuta drapo) kostas 2 
spesmilojn; ili vendas pogrande = ĉiu aparta porcio, kiun ili vendas, estas granda (t.e. ili vendas nur grandajn 
porciojn). Oni ne povas diri «je 80 centimoj po funto» aŭ «30 mejlojn po horo», sed oni devas diri «po 80 
centimoj por (ĉiu) funto», «po 30 mejloj en horo». 

En La Esperantisto, 1891, p. 7, Zamenhof tuŝis la prepozicion «po» konekse al la kazo en la esprimo: 
«doni po 2 pecojn» aŭ «doni po du pecoj». Li esprimis sin tiel ĉi: Estas ankoraŭ malfacile diri, kiu estas la pli 


114 



bona... Tamen konsiderante, ke danke la intervenon de la vorto «po» la «pecoj» jam ne dependas rekte de la 
«doni», ni konsilas uzi post «po» (tiel same post «da») la nominativon («doni po du pecoj»), Alia kaŭzo por 
tiu ĉi konsilo estas ankaŭ la cirkonstanco, ke laŭ nia opinio ĉie, kie oni dubas inter la nominativo kaj 
akuzativo, oni devas uzi la nominativon. 

B. Rŭdiger Eichholz, iama ĉefo de la Terminologia centro de ISAE, en la Slipara Vortaro, slipo n-ro E- 
18, atentigas, ke koncizan esprimon de frakcistreko en formuloj oni voĉe legu kiel la prepozicion «per». 
Sekvas ekzemploj: rapideco de 100 km per horo; premo de 3 kilopondoj per kvadratcentimetro; g = 9,81 
metroj per kvadratsekundo. Fine li admonas: „La uzo de la prepozicio „po“ en ĉi tiuj ekzemploj estus 
kontraŭf undamenta“. 

C. Nian diskuton afable kontribuis la kunaŭtoro de la Nova PIV, Michel Duc Goninaz, kiu sendis al ni 
tiuteman artikolon, publikigitan en 2007, "Kiel la anĝela PO povas helpi vin por ricevi dolarojn, manĝi po- 
mojn kaj eble ĉesigi la fumadon", La Ondo de Esperanto, n-ro 6, p.10-12. La artikolon mi sendas al ĉiuj 
forumanoj almete kun tiu ĉi numero de KF. A1 la aŭtoro dankon! 

Felix Garcfa Blazguez: Hidraŭlika-sanitara terminaro 

Unue mi prezentas viajn voĉojn. Bronislav Ĉupin: 

95 nepermeabla. Pli konvenas termino malpermeabla. (WE pri la problemo mencios sube.) 

156 tralasiva kaj 104 - permeabla estas sinonimoj. Oni povas elekti unu el tiuj. Mi preferas la terminon 

permeabla. 

50 freatika. Mi ne scias, kion tiu vorto signifas. 

Ĉiujn ceterajn terminojn mi konsideras taŭgaj. 

WE: La adjektivo «freatika» estas uzata (miascie) nur ĉe naturaj subsurfacaj akvo kaj tavolo. La 
signifo: akvo sub la tera surfaco, kiu prezentas lokan liberan kontinuan akvonivelon, ofte aperanta en 
kvaternaraj rokaĵoj aŭ en surfacaj zonaj efloreskaĵoj. Ĝi ne estas kovrita de netralasiva tavolo kiel ĉe akvo 
arteza. La akvo estas kutime en negranda profundo, atingebla en neprofundaj putoj. 

Remy Bouchet: Pri la francaj tradukoj, mi havas kelkajn rimarkojn: pri kruda akvo, anstataŭ eau brute 
oni ĝenerale parolas pri: eau naturelle. - Pri trinkebla akvo, anstataŭ eau buvable oni parolas pri: eau po- 
table. Trinkebla akvo estas ĉerpita el subtera akvo-tavolo, kiun oni france nomas: nappe phreatique (freatika 
tavolo). Pri malpura akvo, mi apartigas: uzitaj akvoj, poluitaj akvoj kaj Eaux-vannes (fr): mi ne havas pre- 
cizan tradukon, eble kloakaj (latrinaj) akvoj, laŭ la signifoj, kiujn mi aldonas ĉi sube: 

Eaux naturelles : ( naturaj akvoj ) Akvoj, kiuj troviĝas rekte en la naturo, kiuj ne estas pritraktitaj de homoj 
kaj kiuj povas esti trinkeblaj aŭ ne, kun aŭ sen gaso kaj ankaŭ mineralaj aŭ ne. 

Eaux potable: ( trinkebla akvo) Akvo, kiu povas esti trinkata sen danĝero por la sano. 

Nappe phreatique : ( freatika tavolo ) Tavolo de subtera akvo, kiu provizas fontojn kaj putojn. 

Eaux-vannes: (eble kloakaj / latrinaj akvoj ) Uzitaj akvoj, devenantaj el fekaĵ-fosaĵoj kaj kloako-basenoj. 
Eaux usees: (uzitaj akvoj) krom la indiko "industriaj". Akvoj forigitaj post doma uzo (el sanitaraj aparatoj, 
kuirejo). 

Eaux polluees: (poluitaj akvoj ) Akvoj malpurigitaj tiel, ke ili fariĝis akvoj malsanigaj kaj danĝeraj, ekz. 
akvoj poluitaj per nitratoj. 

RIM.: Tiuj difinoj estas ĉerpitaj el du votaroj: "Le dictionnaire professionnel du BTP" (La profesia vortaro pri 
konstruartoj) kaj la vortaro "Le petit Robert". (Mi esperas, ke miaj tradukoj estas sufiĉe ĝustaj.) 

Fabien van Mook komentis la prezentitajn terminojn detale. Lian taksadon mi sekvos en la sekvantaj 
linioj, en kiuj mi prezentos ankaŭ mian opinion (t.e. de WE): 

Fluidomeĥaniko (Marĝena rimarkigo: WE preferas „meĥaniko“ kun la litero ĥ laŭ la greka fonto.) 
Blazquez notis, sed ne decidis pri la nomo de akvoj, kiuj troviĝas sur la tera surfaco. Sub la n-ro 4 
estas: akvo surfaca, surtera, supraĵa. Pro la ekvivalentoj en, fr, de, es kaj pro la klare difinita dislimo inter la 
akvoj aperantaj sur-, sub-, kaj super- la tersurfaco mi jam en la Jarkolekto de TAKE 2009 uzis kaj nun 
proponas: surfaca akvo. Pro tiu supozeble akceptota termino estas konsekvence akceptebla la termino akvo 
subsurfaca (ne subtera). Mi resumas la akceptindan parton pri fluidomeĥaniko: 


3 - subsurfaca akvo 

37 - fluo 

104 - permeabla** 

4 - surfaca akvo 

50 - freatika akvo 

145 - spezo 

16 - arteza akvo 

66 - kanalo* 

146 - stacionara*** 

29 - dukto 

95 - nepermeabla** 

190 - surfaca tensio 


* kanalo - polisemia nomo, en PIV ĝin sekvas sume 8 signifoj. E1 ili la akvorilataj estas: 1 Artefarita 
akvovojo; 2 Simila artefaritaĵo, uzata por diversaj celoj, sekigo de marĉa regiono, irigacio, forkondukado de 


115 
















malpuraĵoj ks: kloaka kanalo; 3 Parto de maro, pli larĝa ol markolo... WE: La signifo laŭ PIV 2 estas nia 
nocio «kanalo», sed pli vaste komprenata ol la specifa kloaka kanalo. 

** permeabla - jam kodifita adjektivo en la faka esperanta leksiko; Fabien van Mook proponas la radikon 
«perme» laŭ la angla modelo kaj pretas ĝin uzi en derivaĵoj. Mi (WE) preferas konservi la aktualan formon. 

B. Ĉupin preferas malpermeabla. Mi demandas lin kaj la ceterajn: ĉu vi scias imagi, kion signifas la vorto 
«malpermeabla»? Estas malfacile tion imagi, simile malfacile estas imagi ekz. la kvaliton «malverda». 
Ekzistas adjektivoj esprimantaj kvaliton, kiu estas aŭ ne estas, sed ne entenas kvaliton inversan, kiel tion 
permesas ekzemple la adjektivo «bela»: bela - nebela - malbela. Mi scias imagi, ke io estas permeabla aŭ 
nepermeabla, la strikte inversan kvaliton ne. Mi preferas konservi la kvaliton «nepermeabla». 

*** stacionara - internacia faka termino ( stationary, stationar, stationnaire, cmaLjuonapiihiŭ, stacionarm ), 
estas nepre bezone sekvi la modelon en la lingvo, kiu estas deklarata kiel internacia. Terminoj senbezone 
aŭtonomaj kompromitas nian lingvon en nacilingvaj fakaj medioj. 

Akveduktoj kaj drensistemoj (Titolo laŭ Blazquez, liaj proponoj estas plu skribitaj kursive.) 

La terminon 2 akvedukto ni jam difinis kiel nomon nur de antikvaj akvoduktoj. 

La terminon 3 akvokondukilo en la senco de akvodukto ni malakceptu kaj dume detale ne traktu. 

N-ro 6 kruda akvo estas natura akvo neniel purige traktita, laike nomata ankaŭ natura (fr: eau naturelle, 
eau brute, eau crue), en sistemaj terminaroj la nocio ne aperas. 

N-ro 9 enfiltraj akvoj estas nomindiko de fakuloj neuzata, kvankam bone komprenebla: akvoj origine 
surfacaj, kiuj enfiltriĝis en la teron. La faka termino en pluraj lingvoj - en: vadose water, de: vadoses Wasser, 
ru: eado3nan eoda, cs: vadozm voda. Mi do lanĉas la neologismon vadosa akvo. La difino: Akvo, kiu 
enpenetris (enfiltriĝis) en grundan aŭ rokaĵan medion sub la tera surfaco, aŭ kiu sub la tersurfaco estiĝis en 
kondensa proceso el akvovaporoj de atmosfera origino. 

N-ro 10 malpuraj akvoj. Ĉe Blazquez mankas la germana ekvivalento. Mi trovis: Abwasser, 
Abfallwasser, Ablaufwasser, Schmutzwasser. En Esperanto ne ekzistas normigita termino. Tiu de Blazquez 
estas bone komprenebla, utiligebla estas la franca eaux polluees (poluitaj akvoj). En KF ni jam traktis tiujn 
akvojn kiel «rubakvojn» sen iu via refuto (PIV 4 - rubo = forĵetindaĵoj). Por la nocio ne ekzistas internacia 
nomo. Mi preferas ĝin pro unusilabeco de la radiko (rub), kiu estas facile prefiksebla (rubakvo). Diskuti ni 
povas ankaŭ pri la radiko «polu», prefiksebla al «poluakvo». 

N-ro 12 akvoj reziduaj. Blazquez tie notis kiel germanan ekvivalenton Abwasser, sed tiu signifas 
rubakvo. Miaopinie temas pri grave malpurigita akvo, proksima al ŝlimo (en: sludge water). Mi proponas la 
terminon malakcepti kiel ambiguan kaj neklaran. 

N-ro 14 uzitaj akvoj. Verŝajne la aŭtoron influis la franca eaux usees, kiun mi trovas en mia ĉeĥa- 
franca teĥnika vortaro por la nocio rubakvo: eau usee, eau residuaire (vidu 12). Temas jam pri la tria esprimo 
por malpura akvo, rubakvo. Mi proponas malakcepti ĝin, sinonimaj terminoj ja estas nedezirataj. 

N-ro 67 ĉefa kloako. Laŭ mia suba pritrakto de la temo 30 pri kanalizacio, oni povas la terminon 
konsideri „ĉefa kolekta kanalo“. Se oni traktas kloakan kanalreton, oni povas paroli pri „ĉefa kolekta kloako“. 

N-roj 68 kaj 70 ( finflua/forflua kloako; interkapta kloako) entenas iom svagajn terminojn, kiujn mi 
nunmomente ne volas analizi kaj serĉi fidindan starpunkton. Provizore ni preterlasu ilin. 

N-ro 69 flanka kloako. Certe temas pri kolekta kanalo (kloako), kiu ne estas ĉefa. 

N-ro 163 separita sistemo. Oni povas rezoni, ke la signifo de separi rilatas sole al geedzoj (PIV), ke ne 
eblas ĝin apliki. Sed legu plu (en PIV): Separ(at)ismo T Tendenco postuli kaj atingi apartiĝon de regiono, 
lando k.s. disde la regno, al kiu ĝi apartenas. La radiko «separ» estas en la ekvivalentoj donitaj de Blazquez, 
nome en la angla, franca kaj hispana lingvoj. La radiko ja devenas el la latina verbo separare (= apartigadi). 

Iu povas proponi la nomon bazitan sur la radiko «apart» (apartiga sistemo), sed ĝi ne estus internacia, do por 
la internacia lingvo malpli konvena. Blazquez, uzinte la formon de pasiva participo separita, gramatike eraris. 
Separita ja ne estas la sistemo, sed la rubakvoj, la sistemo estas separanta. La sistemo separas ilin. Estas 
necese uzi «celan verban adjektivon», kiu havas la formon „separa“. Jen mia noto pri la gramatikaĵo ĉerpita 
el: Terminologiaj konsideroj (J. Werner 2003): 

Celaj adjektivoj servas por esprimi celon, al kiu la objekto, ekipaĵo, metodo servas, aŭ por marki 
funkcion, kiun ili estas plenumontaj. La adjektivoj montras, ke certa objekto estas destinita por iu agado, por 
certa maniero de uzo: desegna papero - papero destinita por desegnado; rega buteo - buteo destinita por regi 
ion; akvuma ekipaĵo - ekipaĵo destinita por akvumi; apartiga tavolo - tavolo destinita por apartigi ktp. 

N-ro 164 unik(ec)a sistemo. Ankaŭ en tiu termino la atributo ne estas ĝusta. Signifo de la vorto «unika» 
estas alia (PIV): 1 Sola laŭ sia kvalito; ne havanta alian aŭ similan...; 2 ununura, solsola. La plej racia solvo: 
miksita sistemo, i.a. laŭ la germana Mischsystem, Mischwasserkanalisation. 

Via opinio pri la traktitaj terminoj el la Hidraŭlika-sanitara terminaro de Blazquez estas dezirata. 


116 



Ni solvas termin-vakaĵojn 

La temo 15 - spezo aŭ trafluo . Bronislav Ĉupin informas nin (2009-12-23): Mi konsentas kun la 
terminoj proponitaj de Fabien. La terminon flukvanto mi ne plu subtenas. C. Longue-Epee ripetas, trafluo = 
la fenomeno de fluado, spezo = kvanto fluanta tra profilo dum iu tempounuo, debito = netaŭga termino. Li 
pretas alpreni terminojn kaj difinojn proponotajn de Fabien van Mook. 

La temo 30 - kanaii/acio . Remy Bouchet informas: Koncerne la vortojn kanalizacio kaj recipiento 
mi plene konsentas kun C. Longue-Epee en KF 17 (WE: Supozeble vi volis diri „en KF 19“, ĉu? En KF 17 
ne estis mencio pri C. Longue-Epee). Claude Longue-Epee nove kontribuis: Mi konsentas kun la difinoj de 
J.W. Ĉiukaze „kloako“ ne estas granda ujo (franceca interpreto), sed kanalo defluiganta kloakaĵojn... „Klo- 
akaĵo“ estas pli ĝenerala ol „sanitara rubakvo“. - „Separi“ rilatas nur al «separo de geedzoj». Komento de 
WE: La konstato pri kloako estas ĝusta. La rilatigo de „kloakaĵo“ kun „sanitara rubakvo“ (en KF 19 menciita 
de Fabien van Mook) estas problema, ĉar „sanitara rubakvo“ en si prezentas kontraŭdiron: La signifo de 
„sanitara“ estas: „Koncernanta la publikan sanon“, sed rubakvo nepre ne povas pozitive rilati al publika sano. 
Rubakvon en neniu kazo kvalifiku la epiteto «sanitara». Fine de ĉi tiu traktaĵo mi detale formulos kelkajn 
bazajn nociojn, inter ili ankaŭ rubakvojn. - Pri „separi“ mi jam esprimis min en la supra diskuto pri la propo- 
noj de F. G. Blazquez. - Fabien van Mook afable komunikis al mi la retadreson de profesoro Witold 
Stqpniewski el la pola Lublin, specialisto pri sanitaro kaj media inĝenierado, al kiu ni konsulte turnos nin post 
la fermo de nia ĉi tema diskuto. 

Nun mi prezentas la difinojn de la bazaj terminoj el la fako „kanalizado“: 1. fremdaj akvoj, 2. kanaliza- 
cio, 3. rubakvoj, 4. kanalizado, 5. kanalreto, 6. kanalo, 7. kloako, kloaka kanalo, 8 recipiento: 

1. fremdaj akvoj - pluvakvoj retenataj per bar-fosoj aŭ per alia maniero ekstere de kanalizita teritorio, ili 
ne estas fluigataj tra kanalreto. 

2. kanalizacio - en: sewerage; wastewater disposal-system; de: Abwassertechnik; Stadtentwasserung; 
Abwasserableitung; ru: KananusaguR; cs: kanalizace. 

Kanalizacio - kompleto de ekipaĵoj servantaj por sendamaĝa defluigado de rubakvoj kaj por ties purigo 
ĝis tiu grado, ke estu sekurigita ekonomia kaj higiena valoroj de la naturaj akvofluoj por provizado de la 
loĝantaro, industrio kaj agrikulturo per akvo, ankaŭ por la celo de homa natura refreŝiĝo. A1 kanalizacio 
viciĝas kanaloj, drenaj retoj, reguligo de lokaj akvofluoj lige kun forkonduko de akvoj el komunumoj, in- 
dustriaj areoj, aerodromoj, stacioj kaj purigejoj de rubakvoj. Laŭ la karaktero de rubakvo oni distingas 
kanalizacion pluvakvan, kloakan kaj industrian. Laŭ posedo ekzistas kanalizacio publika, kiu defluigas 
kaj sendamaĝigas rubakvojn el homaj setlejoj kaj fabrikoj, ĝi estas mastrumata de publika organizaĵo. Plu 
estas kanalizacio objekta, kiu defluigas rubakvon el nemoveblaj posedaĵoj kaj entreprenoj. Laŭ alia krite- 
rio estas distingata kanalizacio interna (interne de konstruaĵoj) kaj ekstera (ekstere de konstruaĵoj). Si- 
stema kanalizacio respektas urbanisman perspektivon de komunumo kaj traktas la plenan amplekson de 
kanalizata teritorio. 

3. rubakvo - en: sewage; waste water; de: Abwasser; ru: cmoMHan eoda; cs: odpadm voda. 

Rubakvo - akvo, kies natura kvalito malboniĝis pro homa agado. Laŭ la origino ĝi povas esti industria - 
poluita en produkta proceso, pluva - akvo el atmosferaj precipitaĵoj defluigata per kanalo, kloaka - akvo 
el loĝejoj, socialaj establoj, objektoj de kolektiva sinnutrado kaj tranoktado k.s., hospitala - devenanta el 
sanitaraj (sanzorgaj) establoj, urba - miksaĵo de kloakaĵoj kaj industriaj rubakvoj defluantaj tra publika 
kanalizacio, agrikultura - speco de rubakvoj el agrokulturaj kaj animalbredaj produktejoj, fridiga ru- 
bakvo k.a. Laŭ kvalito estas distingata rubakvo freŝa - en kiu ne okazas anaerobiaj procesoj, putranta - 
en kiu jam komenciĝis anaerobiaj procesoj, infekta - enhavanta patogenajn ĝermojn de tia grado, ke ĝi 
bezonas specialan pritrakton antaŭ ties enlaso en publikan kanalizacion, radioaktiva - poluita de radioak- 
tivaj substancoj, toksa - enhavanta substancojn tokse efikantajn jam ĉe malgranda koncentriteco. Laŭ 
aliaj kriterioj estas taksata rubakvo kruda - alfluanta en purigejon de rubakvoj, antaŭpurigita - kiu 
antaŭ enlaso en kanalreton aŭ en komunuman purigejon trapasis specialan pritrakton por elimini substan- 
cojn, kiuj povus endanĝerigi funkcion de la purigejo aŭ la sanon de ties personaro, event. difekti la mate- 
rialon de kanaloj kaj objektoj, diluita - kies natura konsisto estas maldensigita per pluvaj, drenaj, aŭ sub- 
teraj akvoj, maldensa - komunuma (urba) rubakvo nemulte ŝarĝita laŭ la «bioĥemia bezono de 
oksigeno» (BBO,; Biochemical Oxygen Demand - BOD s ) aŭ laŭ valoro de alia polua faktoro, senpluvaj 
rubakvoj estas komunumaj akvoj nediluitaj per pluvakvo. 

4. kanalizado - en: sewerage; de: Stadtentwasserung; ru: Kana/iujaifufi; cs: stokovdni. 

Kanalizado - scienca-teĥnika fako, kiu sin okupas pri la sistema teorio de la fako kaj pri projektado, kon- 
struado kaj ekspluatado de kanal-retoj. 

RIM.: 1. La radiko «kanal» estis elektita pro la bezono trakti ĉiujn specojn de rubakvaj kanaloj, ne nur la 
kloakajn. La homonimio konekse al la formo kanalo, en PIV difinita laŭ 7 aliaj signifoj, ne portas en si 


117 



danĝeron de miskompreno, ĉar ĉiam grave rolas la kunteksto. 2. La derivaĵo kanal/et/ar/o (PIV 2005, p. 
522 - reto de kanaletoj aŭ konduktiloj 1 aranĝita sub tero, por la defluigado de la malbonaj akvoj) estas ne- 
akceptebla laikaĵo por la nocio kanalreto, vidu 5 kaj 2. 

5. kanalreto - en: sewerage network\ de: Kanalisationsnetz; Entwasserungsnetz; Kanalnetz; ru: 
KaHanmaguoHHan cemh; cs: stokova sit’. 

Kanalreto - parto de kanalizacio (kun la koncernaj objektoj) defluiganta rubakvojn el certa teritorio. 
Depende de la speco de rubakvo ĝi estas pluvakva, kloaka k.s. (komparu kun 2). Laŭ la maniero de kon- 
dukado de rubakvoj el setleja teritorio, kanalreto povas esti sisteme separa - kiam ĝi defluigas unuopajn 
specojn aŭ grupojn de rubakvoj aparte, sisteme unueca - kiam ĝi defluigas ilin kune, aŭ semisepara - 
kiu prezentas kombinaĵon de la menciitaj du sistemoj ( ekz. rubakvoj el tegmentoj kaj senpolvaj veturejoj 
estas defluigataj tra pluvakva reto kaj la ceteraj tra komuna reto). Laŭ la aranĝo de unuopaj kanaloj al la 
funkcia komplekso, depende de la konfiguracio (morfologio) de tereno kaj la maniero de prikonstruo de 
la teritorio, principe oni distingas sistemon radialan - unuopaj kanaloj radie konverĝas al unu punkto, 
branĉitan - unuopaj kanaloj iras grade laŭ la plej kurta direkto al kanaloj de pli alta rango kaj fine ĝis la 
purigejo aŭ recipiento, kroĉitan - kanalo, kroĉita al paralela linio de valo, rivero, iras laŭlonge de recipi- 
ento (kutime en longa valo), grade akceptas akvojn el unuopaj kolektaj kanaloj, kiuj estas kurtaj kaj ofte 
al ĝi orientitaj orte, zonan - la kanalreto estas dividita al kelkaj altitudaj zonoj, en kiuj kanaloj povas esti 
aranĝitaj diversmaniere. 

6. kanalo - en: sewer; de: Kanal; ru: eodocmoK; Kanan; cs: stoka. 

Kanalo - tubaro, galeria dukto aŭ malfermita akvofoso, principe dukto por defluigado de rubakvoj el 
parto de senakvigata teritorio per gravita maniero. Laŭ materialo kanaloj estas betonaj, ŝtalbetonaj, 
ŝtonceramikaj ( stoneware; Steinzeug) 2 , brikaj, fibrocementaj, plastaj k.a. Laŭ la formo de traflua 
kverprofilo estas kanaloj cirklaj, ovoformaj, faŭkaj, platarkaj (larĝa-alta proporcio estas pli granda ol 
tiukategoria norma profilo), altarkaj (larĝa-alta proporcio estas malpli granda), malfermitaj - en la 
formo de nekovrita fluejo kun netralasiva surfaco. Laŭ interna libera profilo estas kanaloj netrapaseblaj 
kaj traireblaj. Laŭ la maniero de konstruado estas kanaloj tubaj - kunmetitaj el tubaj prefabrikaĵoj, 
monolitaj - betonitaj surloke, rekte en la foso, duonprefabrikitaj - kun la fundo el betono farita surloke 
kaj kovritaj per prefabrikitaj elementoj (kovrilo), masonitaj - konstruitaj surloke el brika masonaĵo, 
ŝildboritaj - metitaj en la spacon kreitan per enpremado de speciala ŝildo, tunelitaj - metitaj en la 
galerion konstruitan per tunel-metodoj. Laŭ la funkcio estas kanaloj malŝarĝigaj - kondukantaj 
pluvakvojn el malŝarĝiga akvujo en recipienton, alkondukaj - parto de trunka kanalo inter la lasta 
malŝarĝiga akvujo kaj purigejo de rubakvoj, trunkaj - irantaj en purigejon de rubakvoj aŭ recipienton, 
industriaj - ili defluigas la industriajn rubakvojn ekde la fonto rekte en purigejon. Laŭ vicigo en la 
kanalretan sistemon estas distingataj kanaloj strataj - ili estas kanaloj de la plej malalta rango, faŭkitaj en 
kolektilojn, kolektaj (kolektiloj) - kanaloj de diversa (pli alta) rango, kiuj defluigas akvon el la strataj 
kanaloj, event. ankaŭ el aliaj kolektaj kanaloj, kroĉitaj kanaloj kaj la ĉefaj kolektaj kanaloj funkcias en 
la kroĉa sistemo. Laŭ branĉiteco de kanalreto oni distingas kanalojn kolektajn flankajn (inkl. de la 
partaj) kaj ĉefajn. 

7. kloako, kloaka kanalo - kanalo kiel parto de kloaka kanalreto, destinita por defluigi kloakan rubakvon, 
t.e. akvon uzitan en loĝaj kaj publikaj konstruoj, ekz. socialaj establaĵoj, lernejoj, kulturaj kaj ekonomiaj 
unuoj servantaj por sinnutrado, tranoktado, komerco, sporto, kulturo, klerigado k.s. 

8. recipiento (en akvomastrumado) - en: receiving water; receiving body ofwater; recipient; de: Vorfluter; 
fr: recipient; ru: eodonpueMHUK; cs: recipient. 

Recipiento - akvaro, en kiun estas ellasataj rubakvoj; recipiento kutime estas rivero aŭ vasta akvotenejo, 
kiuj en certa riverbaseno efikas kiel natura defluiga elemento (rivero, burno, artefarita bardiga aŭ natura 
lago, tralasiva tertavolo, maro). RIM.: Recipiento en la traktata senco ne estas ĝenerala kolektujo de 
rubakvoj, nek kloako tiel difinita en pluraj vortaroj, kiuj ĝin konsideras kiel de akvo netrapasebla 
kloakujo, fekaĵujo (ekz. J. C. Wells: kloako = cesspool), nek de rubakvoj trapasebla septiko (en: septic 
tank; de: Septik-Tank; ru: cenmuK, cenmuKmeim; cs: septik) - necesa nova termino, ankoraŭ de mi en 
esperantaj fontoj ne trovita. 

En la 8 punktoj mi provis nove difini la plej bazajn nociojn el la fako „kanalizado“. Malgraŭ tio, ke vi 

ne estas specialistoj pri kanalizado, mi petas vin, prijuĝu la ok bazajn terminojn kaj ties difinojn kaj 

informu min pri via starpunkto. La dekojn de grase tajpitaj adjektivaj atributoj, kiuj laŭ pluraj kriterioj 


1 konduktilo ne ebligas defluigi akvon; kondukti - esti trapasebla per iu formo de energio. 

2 la nocio en Esperanto ne havas nomon, en PIV 2005 notita «grejso» estas sabloŝtono kaj logike ne povas funkcii kiel 
homonimo por tie nedifinita „tre dura ceramikaĵo", kiel mencias PIV. 


118 



klasifikas la bazajn nociojn, vi povas komenti nur laŭ via bonvolo, tiun klasifikadon mi intencas trakti en la 
plua etapo, kiam ni la bazan nociaron interkonsentos, ankaŭ post ĝia pritrakto kun la pola specialisto, 
esperantisto, kiun proponis Fabien: Prof. Witold Stqmiewski el la pola Lublin. La adjektivoj, kiuj staras 
antaŭ la baza termino, estas flankelementoj servantaj por karakterizo de la ĉefelemento simile kiel en kunme- 
titaj vortoj. Ili sekvas klasifikajn kriteriojn. A1 tiu afero ni venos en iu sekvonta numero de Konstru-Forumo. 
Fine, en la tria etapo, ni povus provi ellabori koncizan (nekompletan) sisteman terminaron por kanalizacio. 

La temo 31 - Bazaj terminoj en konstrufaka varmteĥniko . Bronislav Ĉupin informas: Post tralego 
de la artikolo de Fabien van Mook «Terminoj pri varmo-transiĝo el ISO 7345» mi longe meditis kaj venis al 
konkludo konsenti kun la opinio de Jan Werner. Ĉi tie temas ne pri pasivaj proprecoj de materialoj, sed pri 
ilia aktiva rolo: ties povo, kapablo. Do mi subtenas la terminojn varmokonduktivo kaj varmorezistivo. 
Nome la sufikso -iv- signifas “pova”, “kapabla”. 

Remy Bouchet: Mi preferas la formojn varmokonduktivo kaj varmorezistivo, ne varmokondukteco kaj 
varmorezistiveco. Mi konsentas kun tio, kion skribis WE en KoFo 17. 

Claude Longue-Epee: Mi konsideras „konduktivo“ pli preciza ol „kondukteco“. 

Teksto pri la fako konsultota kun fizikista skipo. Pri la teksto mi eklaboris en decembro 
2009, sed ĝis hodiaŭ ne finis pro miaj aliaj gravaj farendaĵoj. La tasko daŭras kaj mi taksas ĝin 
grava. Provizore mi petas pardonon flanke de vi kaj precipe de la fizika fakulo Fabien. 

La nova temo 32 - Taluso . Leganto de nia KF, d-ro Heinz Hoffmann, sekretario de 
Terminara Sekcio en Faka Komisiono de IFEF, sendis al ni interesan kontribuon por la rubriko „Ni 
solvas termin-vakaĵojn“. Jen ĝi: La problemo TALUSO. 

En la nuna PIV la trafikfaka termino taluso ekzistas por du nocioj: 

1. Deklivo donita al fosaĵo, tranĉeo aŭ terplenigaĵo. 

2. Artefarita altaĵo el tero aŭ rokpecoj, sur kiu pasas vojo aŭ fervojo tra valo aŭ tra malalta loko. 

Miaopinie tute ne estas tolereble, havi komunan terminon por du tre diversaj nocioj - ĉi tie por 
dudimensia supraĵo kaj tridimensia ŝutaĵo - en la sama fako, eĉ sama faka detalo. Mi vidas jenajn du solvojn: 

1. Doni por la nocio taluso 1 la terminon talusdeklivo kun jena vortigo por PIV: 

taluso (TRAFIKO-vinjeto) Artefarita altaĵo el tero aŭ rokpecoj, sur kiu pasas trafikvojo tra nesufiĉe 
ebena aŭ firma tereno; 

~deklivo. Deklivo donita al taluso, digo, fosaĵo, tranĉeo aŭ terplenigaĵo. - Viŝi ĉion de la verbo talusi. 

2. Uzi por la nocio taluso 2 la terminon digo kun jena vortigo por PIV: 

digo 1 Artefarita altaĵo, starigita por ŝirmi lokon kontraŭ inundo de rivero aŭ maro, aŭ por 
trafikvojo tra nesufiĉe ebena aŭ firma tereno. 

digo 2 Transversa muro, konstruita en riveroj, por provizore haltigi, aŭ malakceli la fluon, 
aŭ reguligi la nivelon. 

~i (tr) Bari akvon per digo. 

taluso (sen vinjeto) 1 Deklivo donita al digo, fosaĵo, tranĉeo aŭ terplenigaĵo. 

2 (evi) = digo 1. 

~i (tr) Doni al ŝakto, vojo, digo, fosaĵo, tranĉeo aŭ terplenigaĵo certan oblikvan klinon rilate 
la horizontalon. 

Kvankam la unua solvo estas pli simpla, la dua solvo respondas al pluraj naciaj lingvoj, kie la radiko 
talus - aŭ simile, koncernas deklivon, nenie ŝutaĵon (laŭ 19-lingva terminaro de Internacia Fervojunio): 

lingvo _ deklivo ŝutaĵo _ 


franca 

talus 

remblai 

hispana 

talud 

terraplena 

nederlanda 

talud 

ophoging 

portugala 

talude 

aterro; terrapleno 

rumana 

talus 

rambleu 


La temon mi (WE) prezentas al nia kolektiva prikonsidero kaj laŭebla helpo en la decido. Same kiel la 
kolego Hoffmann, ankaŭ mi vidas la ambiguecon de «taluso» netolerebla. Konatiĝinte kun la alternativoj de 
H. Hoffmann, mi elektas kaj rekomendas la unuan. Mi vere ne rekomendas vastigi la kontraŭakvan signifon 
de «digo» al kiu ajn terŝutaĵo en tereno. Plu mi montros la solvon de A. Broise, kiu estis franco kaj prezentis 
la francan terminon TALUS kiel dusignifan, do ankaŭ por la korpo de teraĵo ( talus de remblai). 

Inĝeniero A. Broise, iama ĉefo de Terminologia Centro de ISAE, estas aŭtoro de „Teknika terminaro 
pri ŝoseoj kaj pontoj“ (en la Jarlibro de UEA 1959). E1 la terminaro mi citas: 

Taluso - en: embankment ; fr: talus de remblai ; de: Auftrag ; vojtaluso, talusmuro; talussupraĵo = taluto. 


119 



Taluto (supraĵo de taluso) - en: (face of) slope; fr: talus (surface); de:, Bdschung, Damm-Bdschung, 
Boschungsflache; taluto (de kavovojo), taluta talusmuro. 

Krom la alfabeta vortareto, en la verko estas ankaŭ ilustraĵoj kaj praktika teksto, en kiu la aŭtoro aplikis 
ĉiujn terminojn. Mi scias ankaŭ, ke la neologismon «taluto» mencias Andee Cherpillod en „Nepivaj vortoj“ 
(1988) kun la noto, ke tiu vorto aperis en Esperanto-serbokroata vortaro (1958) kompilita de M. Givoje. 

Mia starpunkto rilate al TALUTO estas: Laŭ sia formo ĝi estas tre simila al TALUSO, nocie ambaŭ es- 
tas strikte parencaj, en realo ĉiam aperantaj kune, (taluso ne povas ekzisti sen taluto), pro tio malfacile memo- 
reblaj, ofte oni devus streĉi pensadon por konsciiĝi, kiu termino prezentas kiun nocion. La neologismon mi ne 
rekomendas, kvankam vi povas mem libere formuli vian opinion. Oni povas konjekti, ke la formo taluto ori- 
ginas en la naciaj modeloj kun la fina „d“: talud, talude. 

Antaŭ ol akcepti mian imagon pri la afero, mi rekomendas analizi ankoraŭ la taluson kiel terŝutaĵon. En 
la ĉeĥa lingvo ekzistas du profesiaj vidpunktojn, kiujn estas utile reflekti ankaŭ en Esperanto: 

nasyp (teraĵo) - el tero (substanco) surŝute farita korpo super la nivelo de origina tereno, unu el specoj 
de teraj konstruktoj. Teraĵo kiel projektita konstrukto ne ĉiam estas bazo de digo, ĝi povas esti ankaŭ area 
konstrukto, ekzemple ĉe konstruo de sportejoj, deponejoj, aerodromoj, parkejoj k.s. Germane: Anschŭttung; 
Aufschŭttung, Auftrag. Itale: riempimento; (por digo) diga terrapieno; (el lomo) interramento. 

nasep (taluso) - plene finkonstruita teraĵo kun finale aranĝitaj deklivoj kaj platformo por fervoja aŭ 
ŝosea konstruaĵo. Laŭ G. Waringhien (1957) «taluso» havas du signifojn: talus kaj remblai. Laŭ J. C. Wells 
(1969) estas taluso sinonima al digo (= embankment), kaj slope unualoke al deklivo, dualoke al taluso. 

Mi ĵus uzis la nomon „deklivo“. Miaopinie ĝi estas bone uzebla kaj por naturaj deklivoj kaj por la ar- 
tefaritaj dekliv(aĵ)oj ĉe talusoj aŭ ĉe naturaj terenoj geometrie modifitaj laŭ projekto (surface artefaritaj). De- 
klivo en la germana: Hang, Abhang, Boschung; en la angla: slope, sloping; scarp. La neologismo «taluto» ne 
estas bezonata. En PIV 2005 estas «deklivaĵo» sekvata de referenco ankaŭ al taluso. 

Postskribo al la 20-a KF-letero 

La 20-a numero de KF iom vastiĝis pro gravaj terminologiaj problemoj, dum la 123-jara evoluo de 
Esperanto ankoraŭ nesolvitaj (mirige por mi!). Klare difinitaj terminoj mankas ĉie ĉirkaŭ ni kaj esperantistoj 
ne emas serioze - terminologie - la situacion disvolvadi direkte al la nivelo de kulturaj lingvoj. Male, por 
amuza amatorado estas esperantistoj ĉiam pretaj. Nun (2010-01-22) mi ricevis kaj legas inviton al tradukado 
de interreta EUROVOC, oficiala multlingva tezaŭro fare de EU, kiu enhavas 6645 kapvortojn por ebligi kon- 
versacion pri EU-rilataj temoj (sed ne nur tiaj). Iniciatintoj de la tradukado asertas, ke la movado havas mul- 
tajn fakajn terminarojn kaj vortarojn, ke la traduko estas facila, bezonata estas nur kunordiganto. Bone, oni 
traduku, sed sciante pri la ĝenerale malalta kvalito de niaj fakaj vortaroj kaj pri ĝenerala ignorado de termino- 
logiaj principoj normigitaj far ISO, mi prave timas pri kvalito de la traduko. 

Estus utile, se nia modesta, sed pozitiva kontribuo sur la kampo de konstrufako kaj fakoj parencaj, es- 
tus sekvata ankaŭ de aliaj profesiuloj. Tio estas eĉ pli urĝa ol la tradukado de la interreta EUROVOC. 

Mi petas vin, ke vi trastudu ĉi lastan KF kaj bonvolu esprimi vin minimume pri la jenaj punktoj: 

1. Bonvolu informi min, kiu segmento de konstrufako, arĥitekturo kaj koneksaj fakoj kaj metioj apartenas al 
via profesieco (praktiko). 

2. Kiun el la studmaterialoj vi posedas: a) Plena Analiza Gramatiko de Eo (PAG), b) Plena Ilustrita Vortaro 
(PIV), c) Terminologia gvidilo (H. Suonuuti 1998), d) Terminologia kurso (J. Werner 1986). 

3. Ĉu vi kontribuos al la Jarlibro de TAKE 2010? 

4. Ĉu vi akceptas / malakceptas la nun traktitajn konkludojn pri la terminaro de Blazquez? Kiuj estas viaj 
distingaj rimarkigoj al unuopaj terminoj? 

5. Ĉu vi konsentas pri la nun prezentita analiza pritrakto de la 8 bazaj terminoj el la fako kanalizo? Kiuj es- 
tas viaj rimarkigoj al unuopaj terminoj? 

6. Se vi ankoraŭ ne prezentis vian opinion pri la term ino varmokonsukteco / varmokonduktivo, bonvolu la 
aferon pripensi kaj informi min pri via starpunkto. 

7. Kiu estas via opinio koncerne la novan temon 32 - taluso? 

Bonvolu reagi al J. Werner (<...(§)...> aŭ <...(§)...>) antaŭ la fino de februaro 2010. Samtempe min 
informu, ĉu vi volas plu funkcii kiel „forumano“, t.s. ke vi estas pli-malpli regula kontribuanto de profesiaj 
juĝoj pri la temoj en KF prezentitaj, aŭ, ĉu vi deziras, ke mi konsideru vin nur kiel „leganton“ de KF, kiu 
ankaŭ rajtas levi sian voĉon al la traktataj temoj, se iu vin ekinteresas. La vidpunkto de identiĝo kun nia fo- 
rumo estas grava por la decidoj pri akcepto aŭ malakcepto de lanĉitaj kaj traktataj termin-proponoj. Por ko- 
muna akcepto estas bezonata plena interkonsento aŭ event. sindeteno. 

Brno la 24-an de januaro 2010-01-24 Jan VVerner 


120